DankojnPor aperigi la esperantan version de OpenOffice.org, skipo de longe servantaj volontuloj estas helpata de dudeko da aliaj kontribuantoj. La ĉefajn kontribuojn faris la ĉi subaj skipanoj.
Dudeko da aliaj esperantistoj donis kontribuojn -- respondis al demandoj, donis sian fakulan opinion, foje provlegis parton kaj donis plibonigajn proponojn aŭ tradukis etan parton -- kaj pro tio ni estas tre dankemaj. Post voĉdono de
la estraro de UEA
komence de 2004, la projekto estas de ili aŭspiciata.
Ni dankas al ili pro tiu morala subteno, kio certe helpis diskonigi la
projekton kaj varbi helpantojn.
Ni aparte dankas al Charles H. Shultz, Louis Suarez-Potts kaj Pavel Janík de la estraro de OpenOffice.org pro ilia daŭra helpo. Sen tio, nia projekto ne ekzistus. Ni ankaŭ ne forgesu, ke nia laboro nepre dependas de la ekzisto de OpenOffice.org mem, pri kio respondecas:
Skribu al La Esperantiga Skipo |
Gian
Piero SAVIO aliĝis al la
projekto en
marto 2004. Li estas 60-jaraĝa, israelano kaj italo; doktoro,
universitata preleganto kaj profesiisto pri komputiko, kiun li jam
praktikis en 1964. Li Esperantistiĝis en 2000 kaj nun rolas kiel movada
aktivulo, instruisto kaj evoluiganto de didaktika programo,
Leo
DE COOMAN aliĝis en augusto
2004. Li
estas 67-jara belgo. Li Esperantistiĝis en 1984. Pensiita civila
inĝeniero, li iom amatore ekspertis pri komputiloj en maŝinkonstruado
ekde la 70aj jaroj. Kelkfoje li instruas Esperanton. Li penas paroligi
ne nur siajn gelernantojn, sed ankaŭ siajn komputilojn! Li verkis
programojn, kiuj laŭtlegas esperantlingvajn tekstojn, eĉ bone
prononcante kunmetaĵojn
tre
malfacile direblajn per homa buŝo.
Donald
ROGERS aliĝis en augusto
2004. Li
estas nov-zelandano, Esperantistiĝis en 1978, tre favoras liberajn
programarojn kaj verkis i.a. artikolon "Libera programaro - Nova rimedo
komercia" en Monato de aprilo, 2004. Li laboris kiel esplora kemiisto
dum ĉirkaŭ 20 jaroj, poste kiel komputisto dum pli ol dek jaroj. Li
verkis kaj publikigis terminarojn i.a. pri kemio, scienco kaj tekniko.
Bill
(
Joop
EGGEN, nederlandano, 46-jara ĝava programisto, vivas kun lia bulgara edzino en Germanio.
Esperanto estas ilia unuaranga lingvo, krom la germana. Joop jam uzis precipe
Verkilon sub Linukso kaj Vindozo.
Ĉio ĉi liveris fortan motivon por efektivigi esperantan version de
OpenOffice.org. Li diras, ke tio certe estis tempo bone elspezita.
Joey
STANFORD, usonano, estas
projektestro por diversaj tutmondaj
projektoj ĉe
Post voĉdono de
la estraro de 
