Skip to content

start:

OpenOffice.org Esperanto

Esperanto kaj OpenOffice.org

1. Ĉu mi bezonas specialan esperantan version de OpenOffice.org por verki en Esperanto?
Tute ne. Esperanta versio ankoraŭ ne estas havebla, sed multaj Esperantistoj jam uzas la programaron OpenOffice.org por verki en Esperanto. OpenOffice.org estas havebla en multaj aliaj lingvoj. Elektu la lingvan version de OpenOffice.org kiu plej konvenas por vi.
2. Kiel akiri OpenOffice.org en Esperanto aŭ alia lingvo krom la angla?

La esperanta eldono estas ankoraŭ nehavebla. Teamo da volontuloj tradukas kaj pretigas ĝin kaj ili intencas fini ĝin baldaŭ post la apero de versio 2.0 de OpenOffice.org (verŝajne en la meza parto de 2005).

Nia paĝo pri kiel elŝuti havas ligon al la paĝo pri eldonoj. Ĝi listigas la lingvojn en kiu OOo estas jam havebla. Novaj asimilaĵoj (tradukaĵoj) konstante aperas. Por plua (anglalingva) informo vidu asimilaĵojn.

3. Kio estos la diferenco inter la Esperanta versio kaj aliaj?
En la Esperanta versio ĉiuj menuoj, mesaĝoj ktp. aperos en la esperanta lingvo.
4. Kiel oni utiligu la unikodajn signojn en esperanta teksto?

Legu la konsilon de Bertilow pri Linukso.

Bertilo ankaŭ havas konsilon pri Esperanto en OpenOffice.org:

  • "indas instali iom pli da bonaj Trutajpaj tiparoj";
  • kiel ripari eraron en OpenOffice versio 1.0;
  • "makrooj per kiuj oni povas konverti al kaj de diversaj sistemoj por skribi la Esperantajn supersignajn literojn (H-sistemo, X-sistemo...)"

Por Microsoft Windows ekzistas kelkaj rimedoj por tajpi en Esperanto, ekzemple Keyman kaj Ek! de Jurij Finkel.

5. Kiuj tiparoj enhavas la signojn bezonatajn por esperanta teksto?
Multaj tiparoj jam havas la esperantajn ĉapelitajn literojn, ekzemple Arial, Helvetica, Lucida Sans Unicode, Times New Roman, kaj Verdana. Informo pri multaj Unikodaj tiparoj.
6. Kiel oni uzu je OpenOffice.org por fari retpaĝon en Esperanto?

Tajpu tekston per OpenOffice.org Writer (Verkilo) kaj elektu menuon "File" -> "Save as" kaj selektu je "HTML" el la listo. Se vi deziras ke ĝi estu XHTML, necesas ŝanĝi ĝin, ekzemple per "Tidy", por minuskligi la elementnomojn kaj forigi la malutilajn etikedojn "font". Ankaŭ aranĝu la elementojn "lang" por montri ke la teksto estas en Esperanto.

7. Kiel oni kontrolu la literumadon de esperanta teksto?

Ekzistas ISpell vortaro por tiu celo.

8. Kio estas Unikodo?
Legu ĉi tion pri Unikodo kaj Esperanto.
9. En la dialogaj kadroj de OpenOffice.org, mi tajpas esperantajn ĉapelitajn literojn sed ili ne aperas. Kion mi faru?
El la tirmenuoj selektu je "Tools" -> "Options" -> "OpenOffice.org" -> "Accessibility" kaj certigu ke "Use system font for user interface" estas markita. Tiam iru al viaj preferoj por la mastruma sistemo kaj selektu por via labortablo tiparojn, kiuj enhavas la ĉapelitajn literojn. Poste, kiam vi tajpas en dialogaj kadroj, la ĉapelitaj literoj aperos.
10. Kiel mi povas tajpi esperantajn tekstojn per Linukso?

Detalan informon de Bertilo Wennergren legu ĉe Esperanto en Linukso. Jen resumo de tio, kion faris unu nia skipano.

Modernaj distribuoj de Linukso ĝenerale jam utiligas enkodigon UTF-8 tuj post instalado. Se ne, en "Gnome" selektu el la tirmenuoj je "Applications" -> "System Settings" -> "Keyboard" kaj ŝanĝu la klavaron al "U.S. International". (Eble ĉi tiu paŝo ne necesas ĉe iuj Linuksoj. Ĉu aliaj klavaroj taŭgas?). Ekzistas simila rimedo en "KDE".

Por aldoni la ĉapelitajn literojn al via ekzistanta tiparo, malfermu redaktilon kaj kopiu la jenan tekston en ĝin:

keycode  30 = u U ubreve Ubreve
keycode  39 = s S scircumflex Scircumflex
keycode  42 = g G gcircumflex Gcircumflex
keycode  43 = h H hcircumflex Hcircumflex
keycode  44 = j J jcircumflex Jcircumflex
keycode  54 = c C ccircumflex Ccircumflex
keycode 113 = Mode_switch
keycode 115 = Mode_switch

Ĉiu uzulo konservu tiun dosieron en sian propran hejman dosierujon kun la nomo ".Xmodmap".

Ĉi tiu dosiero difinas du modajn klavojn (Mode_switch): "AltGr" (la dekstran klavon "Alt") kaj la maldekstran klavon "Start" ĉe iuj klavaroj. Ĝi aranĝas ke la klavoj [C][G][H][J][S][U] agas kiel kutime kiam premitaj sole (por minusklo) aŭ kun la klavo "Shift" (por majusklo). Kiam oni tenas la klavon "AltGr" (aŭ "Start") kaj tiam premas iun el la klavoj [C][G][H][J][S][U] aperas la respektiva ĉapelita minusklo ĉĝĥĵŝŭ; kiam oni tenas la klavon "AltGr" (aŭ "Start"), kaj la klavon "Shift" kaj tiam iun el la klavoj [C][G][H][J][S][U] aperas la respektiva ĉapelita majusklo ĈĜĤĴŜŬ.

Oni ruligas ĝin per la komando:

xmodmap ./.Xmodmap

Tiu komando efikas kaj en "Gnome" kaj en "KDE" kaj supozeble en aliaj fenestromastrumiloj. La ĉefa avantaĝo de ĉi tiu metodo estas, ke la esperantaj signoj estas ĉiam haveblaj en ĉiuj unikod-kapablaj programoj, ne nur en OpenOffice.org.

Ankaŭ legu je Kiel mi povas aŭtomate havu la esperantajn signojn tajpeblaj per Linukso?

11. Kiel mi povas aŭtomate havu la esperantajn signojn tajpeblaj per Linukso?

Unue oni bezonas klavardifinan dosieron ".Xmodmap", do legu Kiel mi povas tajpi esperantajn tekstojn per Linukso?

Estas plej konvene, se la komando "xmodmap .Xmodmap" rulas kiam ajn oni startigas uzulan sesion. En iuj distribuaĵoj de Linukso sufiĉas havi dosieron .Xmodmap en via hejma dosierujo. La mastruma sistemo aŭtomate ruligas ĝin je starto de sesio kaj ĉio funkcias. Do unue provu tion. Se vi startigas novan sesion kaj la ĉapelitaj literoj ne estas uzeblaj, vi havas pluan paŝon farotan.

xmodmap en "Gnome"

Por ke ĝi rulu je starto en "Gnome", el la tirmenuoj selektu je "Applications" -> "Preferences" -> "More Preferences" -> "Sessions", klaku je "Startup Programs" kaj "Add", kaj tajpu jene en la kampon "Command":

/usr/X11R6/bin/xmodmap /home/[nomo de uzulo]/.Xmodmap

ŝanĝante je "[nomo de uzulo]" al la vera uzula nomo. Tiam klaku je "OK" kaj "Close". Eble en iuj sistemoj la programo "xmodmap" troviĝas en alia loko, do serĉu ĝin kaj ŝanĝu la komandon por ke ĝi trovu la programon.

xmodmap en "KDE"

Programojn startigotajn aŭtomate, kiam KDE komencas, metu en dosierujon ~/.kde/Autostart de ĉiu uzulo kiu bezonas ĝin. Kreu dosieron kun la jena teksto ene:

#!/bin/bash
# aldonu la esperantajn signojn:
xmodmap ~/.Xmodmap

Konservu ĝin en la menciita dosierujo kun taŭga nomo, ekzemple selektu je "Save as...", kaj tajpu je ".kde/Autostart/komencu" (La uskleco gravas). Faru ĝin rulebla, ekzemple en Konqueror, navigu al la ĵus surdiskigita dosiero, (vi bezonos elekti montri kaŝitajn dosierojn: selektu je "View", marku je "Show hidden files"), dekstre klaku la dosieron, selektu je "Properties" -> "Permissions" kaj apud "Owner" marku je "Execute". Fine klaku je "Close".

Kiam ajn la komputilo startas, la ekstraj signoj devus esti tajpeblaj. Se ne, eble la dosiero ankaŭ bezonas la vojprefikson de la programo "xmodmap".

12. Mia Linukso uzas la klavaron "U.S. International". La klavo por la apostrofo (') kaj la citilo (") ne bone funkcias. Kial?

Kiam oni uzas la tiel nomatan "internacian" klavaron (almenaŭ en "Fedora"), la klavo kiu havas tiujn du signojn sur ĝi funkcias kiel morta klavo. Tio signifas ke por enmeti apostrofon, oni devas premi ĝin dufoje (kun "Shift" por citilo). Por ŝanĝi ĝin por ke unu premo sufiĉu, aldonu ĉi tiun linion al la dosiero ".Xmodmap" (pri tio legu en Kiel mi povas tajpi esperantajn tekstojn per Linukso?):

keycode  48 = apostrophe quotedbl dead_acute dead_diaeresis

Farinte tion, tajpu mortan akuton per la moda klavo ("AltGr" aŭ "start") kaj apostrofo, kaj tajpu mortan dupunkton per la moda klavo ("AltGr" aŭ "start") kaj "Shift" kaj apostrofo.

Ĉu tio okazas en ĉiuj distribuoj de Linukso?

Skribu al La Esperantiga Skipo