Skip to content

start:

OpenOffice.org Esperanto

La programaro OpenOffice.org sur KD-ROM

Vi trovos en la ĉefa parto de www.openoffice.org liston de eldonantoj de KD-ROM de la programaro OpenOffice.org. Tiu listo troviĝas ĉi tie.

Alie, vi povas elŝuti ĝin rekte el ĉi tie. La plej lasta versio, la 1.1.4, pezas nur 45Mb. Tio signifas, ke vi bezonos inter du kaj tri horojn por la elŝuto per normala, telefonlinea retkonekto, aŭ nur kelkajn minutojn per ADSL aŭ kabla modemo.

La esperantlingva versio de OpenOffice.org ankoraŭ ne ekzistas, tamen ni laboras pri ĝi de pli ol jaro. Ni esperas, ke dum 2005 ni eldonos la unuan version en Esperanto.

Intertempe, se vi bonvolas helpi en la tradukado, legu nian paĝon Kiel Kontribui? kaj skribu al ni.

Skribu al La Esperantiga Skipo