OpenOffice.org Esperanto

Elŝuti la programaron OpenOffice.org

La esperantan version de OpenOffice.org por MS Windows aŭ por Linukso oni estonte povos elŝuti el la retejoj de OpenOffice.org aŭ ties speguloj. Nuntempe ĝi ne estas preta.

Por la angla kaj multnombraj alilingvaj versioj, oni povas elekti el la retejo de : OpenOffice.org, kaj elektu vian lingvon, vian mastrumsistemon (se vi ne scias, estos "Windows") kaj iu ajn "Download site" (t.e. retejo, el kiu vi elŝutos). Vi povas elekti iun ajn el tiuj retejoj. Se poste oni proponas al vi la elekton inter "Continue to download" aŭ "Donate funds", vi rajtas elekti laŭ via plaĉo; la unua signifas "Tuj elŝutu", kaj la elŝuto komenciĝos, kaj la dua signifas "Donaci monon", kaj tion oni instigas vin fari.

Krom la stabila muntaĵo, haveblas ankaŭ programista muntaĵo. Ĝi ofertas antaŭvidon al pluaj evoluoj de OpenOffice.org, sed eble vi preferus ne uzi ĝin por komercaj celoj. Se interesas vin provi la programistan muntaĵon, vi povas fari tion per la angla versio. Vidu download.openoffice.org.

Skribu al La Esperantiga Skipo